ஐயோ!

y u so liddat one 啊?

Forgesitaj memoraĵoj

Mi nun legas tre interesan libron, nome “Invisible” (“Nevidebla” hispanlingve), kaj rimarkis ion pri tre komplika momento en mia vivo, kiun mi preskaŭ tute ne eblis memori.

Tio okazis kiam mi estis 21 jaraĝa. Tiam, aferoj ne glate iris kaj mi eĉ provis memmortigi min, sed feliĉe malsukcesis. Dum mi provis, miapense mi fulmvidis plorontan panjon kaj tuj haltis.

Dum la monatoj kiuj ĝin sekvis, mi komencis toksan amrilaton kaj ne plu havis tempon havi tiajn neemajn pensojn. Estis 3 longaj malhelaj jaroj, kiuj emigis min serĉi la bonajn aferetojn ene de treega neemeco.

Mi ne estas dankema al mia ekskoramiko, sed iasence ja pensas, ke estas laŭ la proverbo asertas: eĉ plej granda malbono al bono kondukas.